The Official Blog of the

Kunlabora Spirito kaj Ĝiaj Multaj Elmontriĝoj

In AWC Esperanto Division, Environmental protection, Human Development, Solidarity, The Search for Peace, United Nations, World Law on January 25, 2012 at 10:20 PM

KUNLABORA SPIRITO KAJ ĜIAJ MULTAJ ELMONTRIĜOJ

de René Wadlow

esperantigite de Bernard Henry

 

 

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en ĝia Rezolucio A/RES/64/136, konsekris 2012 kiel Internacia Jaro por Kooperativoj, celante antaŭenmeti la larĝan rolon kiun kooperativoj ludas en ekologiema disvolvo kaj malapliigo de malriĉeco. Kiel diris UN-Ĝeneralsekretario Ban Ki-moon, “Kooperativoj estas rememorigilo al la internacia komunumo, ke eblas ja celi al kaj ekonomia kaj sociala respondeco”. La kooperativa movado ludas larĝan rolon en ambaŭ la produkado kaj la disdono de komercaĵoj kaj servoj tra la mondo. Kvankam malpli videblaj ol private posedataj, transnaciaj korporacioj (kiuj havas larĝajn reklambuĝetojn kaj tiel igas siajn komercaĵojn neĉirkaŭpaseblaj), kooperativoj estas grava parto de la monda ekonomio kaj meritas la atenton kiun la UN-jaro kapablas alporti (1).

Tamen, malantaŭ kooperativoj de produkado kaj disdono, loĝas unuavice “Kunlabora Spirito” kiu elmontriĝas laŭ multegaj manieroj, kiuj estas ĉiuj bazitaj sur kunlaboro sed ne ĉiuj nomiĝas “kooperativo”. Kunlabora Spirito substrekas renoviĝon, kunlaboron, mutualan helpon, kaj komunecon kiel “tagordo” je la surloka, nacia, kaj monda niveloj. Kunlaboro estas nepra neceso por la venontaj paŝoj en homa evoluo.

Kunlabora Spirito aperas en multaj formoj. Homoj tra la mondo pli kaj pli ekkonscias, ke ĉiuj el ni estas interligitaj kun aliaj personoj, per la aero kiujn ni spiras kaj akvosistemoj, la grundo kaj ĉiuj vivoformoj. Ju pli ni povas plipovigi unu la alian por ekflori sen noci al aliaj, des pli ni kreas mondan kunlaboran socion. Tial ĉiu ago de la individuo – aŭ neago – povas havi forserĉajn konsekvencojn ambaŭ por ĉiuj homoj en la mondo kaj por la naturmedio je kiu ni ĉiuj dependas.

Kunlabora Spirito evidentiĝas en la kreskaj zorgoj de Verda – ekologiema – Ekonomio. Eŭropo subtenas komercan kaj kunlaboran disvolvon de karbonmalpliigaj teknologioj kun miksaĵo de registara investado, impostosenpezoj, pruntedonoj kaj leĝoj. Ekzistas agnoskata neceso ŝirmi la naturmedion, investi en puran energion kaj krei daŭripovajn laborpostenojn, sed multo restas por fari en la tuta mondo.

Tra la mondo, ni ĉiuj estas enirantaj periodon de ŝanĝiĝo por kiu estas neniaj antaŭplanoj. Tial nepras ke ni scipovu kunan laboron. La formoj de kunlabora agado fontas el historiaj cirkonstancoj, surloka kulturo, kaj ekologiaj kondiĉoj. Tamen ekzistas komuna zorgo pri kunlabora uzo de naturvivrimedoj, komercaĵoj kaj servoj. Kunlabora agado loĝas en la koro de la ekonomia kaj politika alturno al mondnivela disvolvo de vivrimedoj kaj pli bona vivokvalito.

Ekzistas multaj formoj tradiciaj de kunlaboro, de mutuala helpo en periodoj de manko. 2012 devas utili kiel ŝanco alrigardi la multajn manierojn laŭ kiuj Kunlabora Spirito elmontriĝas en la mondo. Tial 2012 devas esti nia ĉefa interesocentro koncerne al la plifortigo de la konvinkoforto de Kunlabora Spirito.

 

(1)  Bv vidi la UN-retejon pri la Jaro: http://social.un.org/coopyear

 

Prof. René Wadlow estas Prezidanto kaj Ĉefreprezentanto ĉe UN en Ĝenevo de la Asocio de la Mondcivitanoj.

Bernard Henry estas la Oficisto pri Eksteraj Rilatoj de la Oficejo ĉe UN en Ĝenevo kaj la Ĝenerala Direktoro de la Esperanto-sekcio de la Asocio de la Mondcivitanoj.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: